PIV 2020 · 2259
★bub/o
★bub/o
1 Knabeto, eventuale petola aŭ miskonduta: ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin k montradi nin per la fingroj Z; malsekorelaj buboj plorgrimacas Z; (la fontanon) ĉirkaŭprenas beleta duonnuda bubo, kiu almetas sian freŝan buŝon al la rostro de la besto Z; la fajra spirito, kiu flamas en la bubo […], disvolviĝis Z; hometoj, kiuj svenas, kiam ili faris bubon Z (naskigis infanon).
2 (f) Infanmensa, krudgesta homo: ilin la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel bubojn ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj Z; jen venis strataj buboj havantaj la aĝon de sesdek jaroj – ne la aĝo ja faras la bubecon Z; enpuŝu la spadon al mi en la ventron, ke ne venu tiuj buboj (rabistoj) k ne faru el mi objekton de mokado Z.
3 ♠ Fanto.
4 (f) Peniso: fripona bub’ en mia pantalon’ K.
buba. Rilata al bubo: kompreneble tiun ĉi buban leteron mi lasis tute sen respondo Z; mi rakontos peceton el miaj bubaj jaroj Z.
bubaĵo. Petolaĵo, inda je bubo.
bubino. Inseksa bubo: vi, abomena bubino! diris la patrino Z; sur bildo el bubinaj jaroj vi staras […] K.
servobubo. Knabo. kiu servadas en domo, sur ŝipo ktp.