← Reen al B

PIV 2020 · 2258

bu/o

bu/o Flosanta ilo alfiksita ĉe la fundo, en maro aŭ rivero, k uzata por signali ian danĝeran lokon aŭ por alligi ŝipon: konusa, cilindra, sfera, lumhava buo. Sin. naĝobarelo.
buadi. Signali per buoj.
ankrobuo. Granda buo, al kiu ŝipo povas alligi sin en rodo.
savbuo. Buo el korko, kiun oni ĵetas al dronanto, por ebligi al li/ŝi flosi.