← Reen al B

PIV 2020 · 2260

★bubal/o

bubal/o
Azia sp. (Bubalus bubalis) parenca al bovo, kun longaj, kurbaj kornoj, uzata ankaŭ kiel dombesto: ĉu bubalo volos servi al vi? X; helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj! X; Vojski ekkaptis sian bubalkornon, boaoserpente tordiĝan B. bizono, uro.
G. (Bubalus) de 4 sp-oj, al kiu apartenas bubalo 1 k la
Hindia bubalo (B. arnee).
Rim. Ne uzu bubalo en la senco de alcelafo.