PIV · 2132
★bov/o
★bov/o
1 👥 Granda dombesto, kies ino liveras lakton, k kies kastrita virseksulo estas uzata kiel jungbruto; kelkaj rasoj estas senkornaj: bovo muĝas; la bovo estas sankta por Hinduoj; jen staras la bovoj antaŭ la monto Z (jen la malfacila punkto!); oni vokas la bovon ne festeni, sed treni Z (servistoj laboradu!).
2 ♉ G. (Bos) de remaĉantaj parhufaj mamuloj, ordinare kun kavaj, glataj kornoj malantaŭe sur la kapo. ☞ bizono, bubalo, gaŭro, kapro, okso, poefago, taŭro.
bovaro. Grego da bovoj.
bovedoj ♉ Fam. (Bovidae) el la ordo de parhufuloj, al kiuj apartenas i.a. bovo, antilopoj, bizono, bubalo, kapro, ŝafo.
bovejo. Stalo por bovoj.
★bovido. Ido de bovino ĝis la fino de ĝia unua jaro: rigardaĉi kiel bovido Z; bovidon mi atendis, infanon Dio sendis Z; adori la oran bovidon (la monon, laŭ Eliro, 32); 🍴 bovida eskalopo; stufita bovidaĵo.
bovidino. Idino de bovino de la fino de ĝia unua jaro ĝis ĝia unua nasko.
★bovino. Ino de bovo: eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan Z; bovinokula Hera (kun larĝaj, neprofundigitaj okuloj).
bovinisto. Tiu, kiu prizorgas la bovinojn.
Bovisto 🔭 Boreala konstelacio (Bootes), entenanta Arkturon.
gruntbovo ♉ Sp. de bovo (Bos grunniens), granda longhara, vivanta precipe en Tibeto.
ĝibobovo. Zebuo.
moskobovo. Ovibovo.
ovibovo ♉ Sp. (Ovibos moschatus) de Arkta mamulo el la ordo de parhufuloj, longhara, kun moska odoro. ☞ bizono, bubalo.
virbovo. Taŭro.
eksvirbovo. Kastrita virbovo.