← Reen al B

PIV · 2131

botul/o

botul/o 🔬 Sp. de klostridio (Clostridium botulinum) de aernetolera eŭbakterio.
botulino Ege danĝera toksino de botulo, kelkfoje troviĝanta en konservaĵoj, medicine uzata kontraŭ muskolaj spasmoj pro ĝia paralizanta efiko.
botulismo. Grava toksiĝo, kaŭzata de la engluto de botulino k manifestiĝanta i.a. per paralizoj iufoje mortigaj.