← Reen al B

PIV · 1562

bakteri²o

bakteri2o 🔬
(vs) Prokariota mikrobo, el la regnoj (aŭ eĉ domanioj) de bakterioj (Sin.bakterioj) aŭ de prabakterioj, kiu multobliĝas per simpla dupartiĝo; kelkaj prezentas primitivan formon de sekseco.
(ss) Eŭbakterio. bacilo, koko, mikrobo, protozoo, faĝo, viruso.
bakterioj. Eŭbakterioj.
bakteria. Rilata al bakterio(j): bakteria malsano; bakteria armilo; bakteria milito (uzanta bakteriojn estigantaj kontaĝajn malsanojn).
acetigaj bakterioj. Acetbakterioj.
nitroksidaj bakterioj. Grupo de aerbezonaj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de amonio al nitrito (nitritigaj bakterioj) aŭ de nitrito al nitrato (nitratigaj bakterioj) k grave rolas en la nitrogena ciklo de la biosfero. nitrobaktero, nitrozomonado.
nitrogenfiksaj bakterioj. Grupo de aertoleraj eŭbakterioj, kiuj fiksas la aeran nitrogenon (N2). azotobaktero, rizobio.
nitratreduktaj bakterioj, sennitratigaj bakterioj. Grupo de bakterioj, kiuj transformas nitraton al nitrito, amonio aŭ eĉ nitrogeno (N2).
bakteriologo. Sciencisto pri bakteriologio.
bakteriologio. La scienco pri la bakterioj vs. mikrobiologio.
bakterioj. Regno aŭ eĉ imperio (Bacteria, sin. Eubacteria) de senklorofilaj aŭ ( cianobakterioj, proklorofitoj) klorofilohavaj prokariotaj mikroboj. Sin. bakterioj ss.
prabakterioj. Regno aŭ eĉ domanio (Archaea, sin. Archaebacteria) de senklorofilaj, aernetoleraj prokariotaj mikroboj, supraĵe similaj al bakterioj, sed biokemie tre diferencaj, ofte vivantaj en ekstremaj kondiĉoj (ekz. varmega k/aŭ tre acida akvo). Sin. arkeoj.
acetbakterioj. Grupo de aerbezonaj bakterioj, kiuj oksidas alkoholojn al acetata k.a. acidoj (k poste eventuale al karbondioksido k akvo): acetbakterioj (ekz. Acetobacter aceti) transformas vinon en vinagron. Sin. acetigaj bakterioj.
agrobakterio. Unuspecia g. (Agrobacterium tumefaciens), kiu estigas krongajlon k estas uzata en planta gentekniko.
bastonbakterio, bastonetbakterio. Bakterio en formo de rekta bastoneto. Sin. bacilo 2.
bifidobakterio. G. (Bifidobacterium el aktinomicetoj) de bastonetformaj eŭbakterioj, konsistigantoj de la intesta flaŭro de la homo k aliaj mamuloj, produktantaj laktatan acidon k same uzataj kiel laktobacilo.
blubakterioj. Cianobakterioj.
cianobakterioj. Grupo (Cyanobacteria) de fotosintezaj eŭbakterioj produktantaj oksigenon, iam klasifikitaj en algoj (blualgoj), unuĉelaj, koloniaj aŭ filamentaj, karakterizataj de klorofilo a k kroma verdblua pigmento, al kiuj aldoniĝas ruĝa pigmento ĉe iuj sp-oj; tre multaj sp-oj, dolĉakvaj, maraj, aeraj, en tre diversaspecaj biotopoj; multaj sp-oj nitrogenfiksaj. prokloro, algo.  stromatolito.
enterobakterioj. Grupo de aertoleraj, bastonetformaj eŭbakterioj, el kiuj pluraj patogenaj al la homo, ekz. salmonelo k kojlobacilo.
ferbakterioj
Grupo de kemisintezaj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de ferozaj al ferikaj jonoj. tiobacilo.
= gainbakterioj.
gainbakterioj. Grupo de akvejaj eŭbakterioj, kun ĉeloj ariĝintaj en katenetojn aŭ filamentojn ĉirkaŭitajn de gaino, kiu akumulas ferikajn k manganikajn oksidojn.
globbakterio. Bakterio en formo de globeto. Sin. koko 4.
grapolbakterio. Bakterio, kies pli-malpli globaj ĉeloj estas ariĝintaj en kompaktajn grupojn, iom similajn al grapoloj de vinbero. stafilokoko.
katenbakterio. Bakterio, kies pli-malpli globaj ĉeloj estas ariĝintaj en katenetojn. streptokoko.
laktobakterioj. Grupo de diversagenraj eŭbakterioj, kapablaj transformi sukerojn al laktata acido. laktobacilo.
metanbakterioj. Grupo de prabakterioj, kiuj produktas metanon el hidrogeno k karbondioksido aŭ organikaj acidoj; vivas en senaeraj subakvaj sedimentoj k produktas grandan parton de la marĉaj gasoj.
purpurbakterioj. Grupo de fotosintezaj eŭbakterioj, kun bakterioklorofilo k ruĝa pigmento: sulfuraj purpurbakterioj (aernetoleraj, oksidantaj sulfidojn al sulfuro), nesulfuraj purpurbakterioj (aertoleraj).
salegbakterioj. Grupo de prabakterioj kreskantaj en ege salaj akvoj (120−300 g/l da natria klorido).
saprobakterio 🔬 Bakterio, vivanta nur el sapro, sed povanta vegeti en organismo sen malutilo por ĉi tiu: iuj saprobakterioj povas sub iuj kondiĉoj fariĝi patogenaj. Sin. saprofito 2.
tiobakterio. G. (Thiobacterium) de acidtoleraj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de sulfuro aŭ tiosulfato al sulfato. tiobacilo.
varmbakterioj. Grupo de eŭbakterioj kreskantaj en la profundaj k varmaj subakvaj sedimentoj.
varmegbakterioj. Grupo de prabakterioj kreskantaj en ege varmaj (80−105°C), akvoj.
verdbakterioj. Grupo de fotosintezaj eŭbakterioj, aernetoleraj, kun bakterioklorofilo, sen ruĝa pigmento, oksidantaj sulfidojn al sulfuro k eventuale al sulfato.