PIV 2020 · 1531
bacil²o
bacil2o 🔬
1 G. (Bacillus) de gram-pozitivaj eŭbakterioj, kies ĉelo havas formon de rekta bastoneto, moviĝas per flageloj k produktas sporon en malfavoraj vivkondiĉoj.
2 👥 Morfologia nomo de diversagenraj eŭbakterioj en formo de rekta bastoneto. Sin. baston(et)bakterio. ☞ koko.
antraksa bacilo. Sp. de bacilo (B. anthracis), kiu kaŭzas gravan malsanon de la homo k de iuj dombestoj, antrakson.
mira bacilo. Sp. (Serratia marcescens) de eta bacilo 2, kiu produktas sangoruĝan koloron: la mira bacilo estigas la fenomenon de la t.n. sangantaj hostioj.
subtila bacilo. Sp. de bacilo (B. subtilis), kiu multiĝas i.a. en forlasitaj infuzaĵoj de herboj.
kojlobacilo 🔬 Sp. (Escherichia coli) de eŭbakterio, troviĝanta en grundo, ofte en akvo, normale vivanta en la intesto de homo k bestoj, sed iafoje estiganta malsanojn, i.a. cistiton.
kojlobacilozo ⚕ Malsano kaŭzata de kojlobacilo.
laktobacilo 🔬 G. (Lactobacillus) de aertoleraj eŭbakterioj kapablaj fermentigi sukerojn al laktata acido, vivantaj sur plantoj k en la intesto de homoj k bestoj: laktobaciloj grave rolas en la malkompono aŭ male la produktado de nutraĵoj (diversaspecaj fromaĝoj, i.a. jogurtoj, saŭrkraŭto, insilaĵoj) k estas medicine uzataj por rekrei la intestan flaŭron okaze de diversaj laksoj aŭ de antibiotika terapio. ☞ laktobakterioj, bifidobakterio.
tiobacilo. G. (Thiobacillus) de acidtoleraj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de sulfuro al sulfato (ekz. T. thiooxydans) aŭ ankaŭ de ferozaj al ferikaj jonoj (T. ferooxidans). ☞ ferbakterioj, tiobakterio, purpurbakterioj, verdbakterioj, varmegbakterioj.