← Reen al P

PIV · 12107

★pest/o

pest/o
Epidemia k kontaĝa malsano, kaŭzata de la Jersina bacilo (Yersinia pestis) k karakterizata de tre gravaj ĝeneralaj signoj, kelkafoje deliro, k ankaŭ jen per hemoragioj de la haŭto k mukozo (la nigra pesto), jen per apero de akselaj aŭ ingvenaj bubonoj (la bubona pesto), jen per pulma inflamo (la pulma pesto), jen per rapide mortiga sepsemio: ratoj k puloj estas agantoj en la dissemado de pesto.
(f) Io aŭ iu tiel danĝera kiel pesto 1: alkoholismo estas vera pesto en diversaj landoj; Nerono, tiu pesto de la Imperio!.
Vivulo, grave damaĝanta kultivatajn plantojn. fiinsekto, trudherbo.
pesta
Rilata al pesto: pesta epidemio, kazo.
(f) Pereiga, detrua (precipe morale): fi, ne alproksimiĝu al mi, via spirado estas pesta Z (de vino).
pesticido 🌾 🌲 Kemia substanco, uzata en agrikulturo k hortikulturo por mortigi bestojn, vegetaĵojn k bakteriojn, kiuj damaĝas kultivatajn plantojn.
pestulo. Homo malsana je pesto.
pestodona. Transdonanta, alportanta peston.
akvopesto. Kanada elodeo.
stanpesto. Kristaliĝa fenomeno en stano ĉe malalta temperaturo.