← Reen al S

PIV · 14051

seps/a

seps/a
Tia, ke ĝi povas kaŭzi inflamon, infekton aŭ putradon: sepsa medio.
Karakterizanta la akcidentojn, kaŭzatajn de la mikroboj k iliaj toksinoj.
sepsaĵo. Sepsa substanco, mikrobo ks.
sepseco. Eco de io sepsa.
sepsemio. Kn de la afekcioj, kaŭzataj de la dissemiĝo, en la organismon k pere de la sango, de infekto, kiu evoluas sen loka reago.
antisepso Z, kontraŭsepso. Metodo, laŭ kiu oni detruas la infektantajn mikrobojn per kemiaj substancoj, tiele kontraŭante aŭ preventante la sepsajn aŭ infektajn malsanojn, kiel en medicino, tiel en kirurgio.
antisepsi (tr) Pritrakti per antisepso.
antisepsa Z
Bazita sur la antisepso.
Kapabla detrui la infektantajn mikrobojn; kontraŭmikroba, senmikrobiga. asepsa.
antisepsaĵo. Antisepsa substanco.