← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15180

ŝok⁹i

ŝok9i (tr)
Ĉagreni iun, malplaĉante al li k kontraŭante lian komprenmanieron pri dececo k konveneco: via maniero manfrapi sur la malĝustan vangon terure ŝokas min; tio ŝokas niajn kutimojn; ŝokanta gesto; lia sento pri ordeco estis ŝokita.
Meti en staton de ŝoko.
ŝok9o
Tre ĝena impreso de nekonveneco: vi ne povas klarigi la freŭdan teorion, ne vekante ian ŝokon ĉe via aŭdantaro.
Subita trafiĝo de la nerva sistemo, karakterizata de stuporo k kardiovaskula kolapso: ŝoko finiĝas per morto aŭ per rapida resaniĝo; anafilaksia, traŭmata, operacia ŝoko.
Forta k subita ekstera influo: ŝokondo.
ŝoka. Tia, ke ĝi ŝokas: la arto de multaj reĝisoroj estas fari sian filmon sufiĉe ŝoka, por altiri la publikon, k ne sufiĉe, por inciti la cenzuron.
elektroŝoko Konvulsia krizo, estigata de kurento de 60 ĝis 90 voltoj, pasanta dum 1-2 decisekundoj tra la kranio: elektroŝoko estas uzata en la traktado de iaj mensaj afekcioj, kiel skizofrenio aŭ deprimaj, melankoliaj k konfuzaj statoj.