PIV 2020 · 11334
★ond/o
★ond/o
1 Arkoforma akvomaso, kiu leviĝas k refalas ĉe la supraĵo de maro, lago, ks, sub la blovo de la vento: unu sola ondo transĵetiĝis super ŝi Z; tiu alta pinto pendanta super la bruantaj ondoj de la maro Z; la malgranda ŝipeto tranĉis la ondojn Z; neniu bato de ondo estis aŭdebla Z; unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝinte ĉe la dunoj, elĵetis korpon sur la marbordon Z; ondoj kovritaj de blanka ŝaŭmo Z; la flustrantaj ondoj (de Rejno) Z. ☞ hulo, surfo.
2 Tio, kio prezentas tian saman alternon de leviĝoj k malleviĝoj: dunoj staris kvazaŭ grandegaj en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo Z; tritikaj spikoj rulis ondojn da oro Z; la ondoj de fluganta virina hararo; ondoj de flagranta flamo, torĉo; (f) varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno Z.
3 Tio, kio progresas per sinsekvaj antaŭeniĝantaj linioj, per interrompitaj masoj: ondoj da promenantoj B; ⚔ kuratako per ondoj; la unua ondo da tankoj, da bombaviadiloj; (f) la fremdaj elementoj dronigis en siaj ondoj la antaŭajn loĝantojn B.
4 (f) Provizora intensiĝo de ia sento, influo, fenomeno: ondo da revoj Z; ondo da simpatio kuris tra la lando; ondo da entuziasmo, da prospero, da ekonomia deprimo; ondo da malvarmo (temperatura malaltiĝo, pasanta super vasta areo); tiam aperis granda strikondo; protestondoj leviĝis ĉie. ☞ fluo.
5 ☐ Vibrado kun moviĝanta fazo: materiaj ondoj (kie vibradas molekuloj de gasa, likva aŭ solida materio); amortizita, portanta, sona ondo; progresanta ondo, staranta ondo. ➞ ondoformo, ondofunkcio, ondogvidilo, ondolongo, ondopaketo.
elektromagnetaj ondoj ☇ Ondoj, uzataj en radiotelefonio: ondoj longaj (kies longo estas inter 1 000 k 2 000 m), mezlongaj (inter 100 k 1 000 m), mallongaj, kurtaj aŭ dekametraj (inter 10 k 100 m); ultrakurtaj (malpli ol 10 m).
fundamenta ondo ☇ Ĉefa furiera komponanto de kompleksa ondo, k kiu havas saman frekvencon.
onda
1 Karakterizata de ondoj: onda movo, maro, flamo; la ondaj konturoj de drapiraĵo; onda lado.
2 ☐ Rilata al ondo, al la studo de la onda vibrado: la onda fiziko, mekaniko, teorio; ⏚ duononda (Sin. unualternanca), plenonda (Sin. dualternanca) rektifo.
ondi, ondadi (ntr) Leviĝi k malleviĝi aŭ iom post iom disvastiĝi, kiel ondoj: ondas flamo (☞ flagri); la ondanta amaso B; ondis seninterrompe ĉeno da veturiloj B; la popolo en senordaj grupoj ondadis tien k reen Z; (f) el centoj da gorĝoj ondas la konataj sonoj de l’ himno; en mia brusto ondas malkviete kuraĝa entrepreno Z; tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero.
ondego. Tre alta ondo: venis ondego, kiu simile al frakasanta roko ruliĝis trans la buspriton Z; seismaj ondegoj. ☞ cunamo.
onderoj. Polvo el marakvo, blovata de la vento, kiam ekŝaŭmas la ondoj.
ondigi ☐ Kaŭzi ondojn en iu medio.
ondigilo ⏚ Aparato, servanta por transformi kontinuan kurenton, ekz. el akumulatoro, en alternan kurenton k uzata por nutri aparatojn, kiuj ne akceptas eĉ unusekundan mankon de nutrado dum ilia funkciado, ekz. komputiloj.
ondiĝi, ondiĝadi. Estigi, formi ondojn: kiam la vento blovas super la greno, ĉi tiu ondiĝas kiel la maro Z; la junaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien k reen Z; la plorego de la ondiĝantaj lagoj B; en la profundo ondiĝadis palmaj arboj Z; ŝiaj longaj haroj ondiĝadis ĉirkaŭ la kapo Z; multekostaj ŝtofoj […] disvolvitaj k ondiĝantaj Z; (f) tio ondiĝis en la pensoj de A. Z. ☞ boli, kisi, plaŭdi, ruli, ŝaŭmi, ŝveli, leviĝi.
ondiĝo. Sinsekva leviĝo k malleviĝo de ondo: la ondiĝoj de la akvo, (f) de la prezoj.
ondumi (tr) Prilabori ion, por ke ĝi prezentu regulan aron da ondoj aŭ sulkoj: ondumi la harojn; ondumi tolon, ladon.
ondumita ⛨ Havanta siajn randojn en formo de malaltaj ondoj.
ondoforma. Prezentanta la formon de sinsekvaj ondoj: ondoforma pejzaĝo; mallumaj nuboj, kiuj ondoforme leviĝis ĉiam pli k pli alten Z; la laŭdata brusto tiel ondoforme ekmoviĝis, ke […] Z.
ondometro. Frekvencometro.
disondo. Sulko, kiun ŝipo lasas malantaŭ si.
surondigo ☇ Radiotelefonia aŭ televida prezentado de intervjuo, sceno, teatraĵo ks.
mikroondo ☐ Elektromagneta ondo kun ondlongo inter 1 m k 1 mm: mikroonda kuirilo.
portondo ☇ Altfrekvenca ondo 5, modulita per telegrafaj signaloj aŭ telefoniaj kurentoj.
radioondo. Elektromagneta ondo.
ŝvelondo. Hulo.