PIV · 7246
★kamp/o
★kamp/o
1 Terpeco, kulturata aŭ kulturebla, kun aŭ sen difinitaj limoj: dunoj k plugteraj kampoj Z; vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo Z; herboriĉaj kampoj Z; terpoma kampo Z; grenkampo Z; kukumkampo Z; vian kampon ne prisemu miksospece X; sur fremda kampo ili rikoltas X; (f) la neĝaj kampoj Z. ☞ agro, ĝardeno, korto, parcelo.
2 Pli-malpli ebena terloko kontraste kun montoj, arbaroj aŭ loĝejoj: sur la kampo, for de l’ mondo Z; arbaro aŭdas, kampo vidas Z (nenie oni estas certa pri senatesteco); ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo Z; la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo X; kiel floro de kampo, tiel li floras X; kampartilerio. ☞ kamparo, pejzaĝo.
3 Loko, sur kiu io okazis: kampo de batalo Z; kampo de la mortintoj Z; oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj X.
4 Loko, inter kies limoj efikas ia ago: operacia kampo (parto de la korpo, kiun trafas operacio); (f) la kampo de la konscio.
5 (f) Tutaĵo de la abstraktaj aferoj, kiujn povas atingi ies agado: mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko Z; tiu mia artikolo estos mia lasta sur la kampo de E-ista diskutado Z; oni devas senĉese eldonadi […] la kampo ĉi tie estas granda Z; kampo de laborado, de aktiveco; tiu temo malfermas kampon al plej granda fantazio; la kampo de la historio prezentas multajn enigmojn. ☞ areno, regiono, spaco, tereno.
6 Limigita fono: blua ankro sur blanka kampo Z.
7 ☐ Fizika grando, aŭ skalara aŭ vektora, kiu estas funkcio de loko k tempo: elektra, magneta kampo.
8 💻 Plenigebla parto de formularo aŭ alia dokumento, traktata per komputilo.
9 💻 Konsistanta parto de datenopo.
elektromagneta kampo. Elektra k magneta kampo, produktata de moviĝantaj ŝargoj.
gradienta kampo ☐ ∆ Vektora kampo, kiu estas la gradiento de iu skalara kampo.
kampa. Rilata al kampo.
1, 2 : kampaj floroj Z; kampa besto X; nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis X; kampa muso Z; kampa vojo Z.
4 : kampa intenso; kampa linio (linio tanĝanta en ĉiuj siaj punktoj al la direkto de la analoga vektoro; Sin. flukslinio); kampa tubo (spaco, ĉirkaŭita per elektraj, resp. magnetaj linioj, kiuj pasas tra ĉiuj punktoj de fermita kurbo); kampa lenso (en optikaj aparatoj); kampa profundo (tiu, kiun oni povas akre foti).
semantika kampo Λ
1 Tuto de la signifoj de unu vorto (ekz. de bazo).
2 Tuto de la vortoj, kiuj rilatas al unu komuna nocio (ekz. la terminoj pri familiaj rilatoj).
kampado. Ago de tiu, kiu kampas: kampado estas saniga.
kampadismo. Sporta maniero vivi k kuŝi en libera aero.
kamparo. Aro de kultureblaj kampoj, rigardata kontraste kun la urbo: en la kamparo estis belege! Z; veturi en la kamparon; en la kamparo regis vintra malvarmo Z; vivi en la kampo; kampara dometo Z.
kamparano. Terkulturisto, loĝanta en la kamparo. ☞ agrikulturisto, farmisto, kampulo, kulako, vilaĝano.
kamparana. Rilata al kamparanoj: kamparana unuiĝo, sindikato, kooperativo, komunumo.
kampejo. Kampo 2: ŝi iam estis en tiu paca kampejo Z.
kampisto. Kamparano: Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto X.
kampulo. Kamparano (ofte kun malŝata nuanco): kial do mi devas pereigi mian vivon kun kampuloj? Z; plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo Z; ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo Z; pli bone, se mi edziĝus kun senartifika kampulino! Z.
flugokampo ✈ La tereno, de kiu ekflugas k sur kiun surteriĝas aviadiloj.
pafkampo. Spaco trafebla de la pafaĵoj.
grenkampo. Kampo 1, sur kiu oni kultivas grenon: sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo X.
herbokampo. Kampo de gramineoj.
Marsokampo
1 ♜ Loko ĉe Tibero, kie la Romanoj militekzerciĝadis.
2 (analoge) Nomo de origine tiacelaj lokoj en iuj nunaj urboj (Parizo, Sankt-Peterburgo).
vidkampo. Tiu spaco, kiun okulparo ne moviĝante povas plene vidi.