← Reen al A

PIV · 1207

artileri¹o

artileri1o
Ĉiuspeca kanonaro, servanta por la milito: malpeza, peza, longtrafa, kontraŭaviadila, atoma artilerio; surŝipa, surrela, fortikaĵa, montara artilerio.
Tiu parto de armeo, kiu estas trejnita k ekipita por transporti k uzi kanonaron: la antaŭeniro estis tiel rapida, ke la artilerio ne povis sekvi.
Scienco pri tiuj bataliloj k arto ilin strategie uzadi.
artileriano, artileriisto. Soldato trejnita por uzo de kanonoj.