PIV · 1208
★artiŝok/o
★artiŝok/o 🍁
1 Sp. de cinaro (Cynara scolymus), kies nematuraj kapituloj estas uzataj kiel legomoj; manĝebla estas la karneca malsupra parto de la kapitulaj brakteoj k la bazo mem de la kapitulo (artiŝokfundo). ☞ kardono.
2 👥 La kapitulo mem de artiŝoko 1. Sin. artiŝokkapo.
artiŝokkapo. Artiŝoko 2.
artiŝokfundo 🍴 La baza parto de la kapo de artiŝoko.