PIV · 7348
kapitul/o
kapitul/o
1 🍁 Alcentra infloresko, konsistanta el grupo de senpedunklaj floroj, dense ariĝintaj sur mallonga, larĝiĝinta akso (receptaklo) ĉirkaŭita de braktearo (☞ involukro): kapituloj karakterizas la familion asteracoj aŭ kompozitoj; tubetflora, langetflora, radia kapitulo. ☞ kapo 7.
2 ✞ Kunveno de la kanonikoj de diocezo aŭ religia ordeno.
3 Kunveno de la membroj de kelkaj kavaliraj aŭ framasonaj ordenoj.