PIV · 6549
infloresk/o
infloresk/o 🍁 Grupiĝo de floroj de planto, prezentiĝantaj kiel tutaĵo sur komuna akso. ☞ amento, cumo, glomerulo, grapolo, kapo, kapitulo, korimbo, paniklo, spadiko, spiko, tirso, umbelo.
alcentra infloresko, grapoleca infloresko. Infloresko, en kiu la elvolviĝo de la floroj komenciĝas en ĝia ekstrema ĉirkaŭo aŭ bazo k laŭgrade sekvas internen aŭ supren, ekz. spiko, grapolo, kapitulo.
decentra infloresko, cuma infloresko. Infloresko, en kiu la elvolviĝo de la floroj komenciĝas en ĝia mezo aŭ apekso k laŭgrade sekvas eksteren aŭ malsupren: diversaspecaj cumoj.