PIV · 5411
grapol/o
grapol/o
1 🍁 Alcentra infloresko (k finevolue infruktesko) kun pedunkletaj floroj sur komuna pedunklo, k kies plej junaj floroj troviĝas tuj sub la apekso. ☞ spiko, korimbo, paniklo.
2 👥 Grapolo 1 k samaspektaj infloreskoj (paniklo, tirso): grapolo de ribo, hiacinto, vinbero (pli ĝuste paniklo); grapolo da riboj, da vinberoj. ☞ beraro, fasko, peniko, uvo.
grapoleca. Simila al grapolo, grapoltipa: grapoleca infloresko; grapoleca disbranĉiĝo de la tigo de koniferoj.