PIV 2020 · 14630
★spik/o
★spik/o
1 🍁 Alcentra infloresko (k finevolue infruktesko) kun sidaj floroj, el kiuj la plej supraj estas la plej junaj.
3 👥 (pf) Spiko de greno: la balanciĝantaj spikoj B; kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas X; vi povas deŝiri spikojn per viaj manoj X; spiko malplena plej alte sin tenas Z; mi aŭdis la bruon de la spikaj ondoj B.
spiketo 🍁
1 Simpla infloresko de la poacoj, malgranda spiko konsistanta el unu aŭ nemultaj floroj ĉirkaŭitaj de karakterizaj brakteoj (glumoj).
2 Analoga, simpla infloresko de aliaj plantoj, precipe de ciperacoj.
spikiĝi. Formi spikon (pp planto): greno sunbruligita antaŭ la spikiĝo X.
spikumi (tr) Rikolti la spikojn delasitajn de la rikoltistoj.