PIV 2026 · Artikolo 2565
cipero
Derivaĵoj en la artikolo 3
cipero BOTA unu- aŭ plur-jara herbo, kun malgrandaj neokulfrapaj floroj en plataj spiketoj ariĝintaj en umbelecajn infloreskojn; tutmonda, humideja aŭ akveja. genro Cyperus ➞ ciperaco.
ciperaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas cipero. membro de la familio Cyperaceae (ciperacoj)
manĝebla cipero BOTA speco de cipero kun rizomo formanta stolonojn, kiuj portas multajn avelgrandajn manĝeblajn tuberojn; hejma en okcidenta Azio kaj Afriko. specio Cyperus esculentus Sin. termigdalo.
papiruscipero papiruso 1.