← Reen al M

PIV · 10318

★migdal/o

migdal/o 🍁 La frukto (nukso) de migdalarbo: drupo, kies ekstera tavolo (epikarpo k mezokarpo) estas ledeca, dum la interna (endokarpo) estas ligneca k entenas semon (amando).
amara migdalo. Migdalo, enhavanta amargustan amandon nemanĝeblan pro cianida acido, uzatan i.a. por farmaciaĵoj, sapoj k ŝampuoj.
dolĉa migdalo. Migdalo, enhavanta dolĉagustan amandon, manĝatan kruda aŭ uzatan por desertoj, konfitaĵoj, pasto, siropo, oleo ktp.
migdala. Rilata al migdalo: migdala sukeraĵo (nugato); migdala oleo.
migdalino Substanco el amaraj migdaloj, heterozido, enhavanta nitrilon de migdalata acido. cianhidrino.
migdalata acido C6H5-CHOH-COOH, troviĝanta en migdala oleo.
migdalujo, migdalarbo. Fruktarbo (dolĉa prunuso, migdalprunuso) kun lancetformaj, pintaj folioj, kun blankaj aŭ rozaj floroj aperantaj antaŭ la ekfoliado, k kies fruktoj (drupoj) estas migdaloj; origina el U Azio, multe kultivata en varmaj regionoj, precipe en la Mediteraneaj landoj k Kalifornio.
amara migdalujo, amara migdalarbo. Formo de migdalarbo, produktanta amarajn migdalojn.
dolĉa migdalujo, dolĉa migdalarbo 🍁 Formo de migdalarbo, produktanta dolĉajn migdalojn.
termigdalo
🍁 Manĝebla cipero.
👥 La manĝebla tubero de termigdalo 1.