PIV · 12936
prunus/o
prunus/o 🍁 G. (Prunus el rozacoj) de falfoliaj k daŭrafoliaj arboj k arbustoj kun simplaj, dentaj folioj k kun fruktoj (drupoj) ĝenerale unukernaj, manĝeblaj ĉe multaj sp-oj; pli ol 200 sp-oj, N-hemisferaj, multaj kultivataj por ornamo aŭ manĝeblaj fruktoj.
Armenia prunuso (P. armeniaca) Abrikotarbo.
birda prunuso (P. avium) Dolĉa ĉerizarbo, merizarbo.
dolĉa prunuso (P. dulcis, sin. P. amygdalus) Migdalarbo.
dorna prunuso (Prunus spinosa) Prunelujo.
Persia prunuso (Prunus persica) Persikarbo.
ĉerizprunuso (P. cerasus) Acida ĉerizarbo.
migdalprunuso. Migdalarbo.
mirobolan-prunuso (P. cerasifera, sin. P. myrobolana), el C Azio k Balkanoj, ofte dorna arbeto kun nigretaj, ruĝaj aŭ flavaj, manĝeblaj prunoj. ➞ mirobolano.