← Reen al Ĉ

PIV · 2702

★ĉeriz/o

ĉeriz/o 🍁 Frukto de ĉerizujo; drupo globforma, ĝenerale ruĝa aŭ nigrete ruĝa, tre karna, sukoriĉa, enhavanta unu malmolan, glatsupraĵan kernon: blankakarnaj, nigrakarnaj, brandaj ĉerizoj; ĉerizligno, ĉerizlikvoro, ĉeriztorto.  kirŝo.
acida ĉerizo. Frukto de relative malgranda arbo (ĉerizprunuso k varioj) kun larĝa branĉaro el maldikaj malsuprendirektaj branĉoj, kun relative malgrandaj folioj k kun acidaj fruktoj. Sin. grioto.
dolĉa ĉerizo. Frukto de relative granda arbo (birda prunuso k varioj) kun rigida, fortika branĉaro, kun grandaj folioj, kies pedunklo surhavas elstarajn glandojn, k kun dolĉaj fruktoj. Sin. merizo.
ĉerizejo. Ĝardeno plantita per ĉerizujoj.
ĉerizujo, ĉerizarbo. Ĉiu fruktarbo el du sp-oj de prunuso (birda prunuso k ĉerizprunuso) k el ties varioj k hibridoj, kies fruktoj estas ĉerizoj; hejmaj en Eŭropo, Azio k N Ameriko, vaste kultivataj.
grapolĉerizujo. Paduso.