PIV 2026 · Artikolo 2703
★ĉerko
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ ĉerko kesto, en kiun oni metas la korpon de mortinto: atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis Z li aŭdis, kiel oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon Z super mia ĉerk’ pereas Romo Z ➞ sarkofago, sepulto, tombo, urno; ĉerkoveturilo.
ĉerka
1 rilata al ĉerko: ĉerka fabriko
2 (figurasence) funebra; malĝojiga: ĉerka tono Z
ĉerkujo tomba kelo: la ĉerkujo malfermis nun La pezan sian buŝon de marmoro Z
enĉerkigi meti ion en ĉerkon: la enĉerkigitan korpon ni du solaj portis al ĝia ripozejo EGE