PIV 2020 · 15785
★tomb/o
★tomb/o
1 Kavo, farita en la tero aŭ roko, por ricevi mortintan (speciale homan) korpon, kun aŭ sen ĉerko: oni elfosos por li tombon Z; kies tombo tio ĉi estas? Z; Ida metis la florojn en la teron k Adolfo k Jono pafis per la pafarkoj super la tombo Z; malviva hundo kuŝas en la tombo de miaj patroj Z; Jozef prenis la korpon k envolvis ĝin en pura tolaĵo k metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko N; spirito de la maljuna Moor, kio maltrankviligis vin en via tombo? Z; (f) kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo? X; sekreta, silenta kiel tombo; stari per unu piedo en la tombo Z (esti baldaŭ mortonta). ➞ tombokuŝi.
2 Tumulo aŭ monumento super tia kavo, por ĝin indiki: veni preĝi ĉe ies tombo; ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero Z; ĉi tie estas tombo familia Z; florornami ies tombon; neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ X; vi similas al tomboj blankigitaj N (hipokrituloj). ➞ tomboskribo.
3 (f) Mortostato: se nur la tombo estus eterna forgeso de ĉiuj pekoj! Z; resti fidela ĝis la tombo; la misteroj de la tombo.
tomba
1 Apartenanta al tombo: vindita per tomba tolaĵo Z; tomba ŝtono Z; tomba monteto Z; (➞ tumulo), tomba kripto.
2 (f) Elvokanta tombon: regis tomba silento; la frunto kovriĝos per tia tomba paleco Z.
tombejo. Loko, destinita por enhavi kelkajn aŭ multajn tombojn: ili estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo Z; ŝi eniris tra la pordo de la tombejo Z; jen, ni estas sur la tombejo Z. ☞ katakombo.
tombisto. Homo, kiu fosas tombojn k tien metas la mortintojn kun aŭ sen ĉerko: la sceno de la tombistoj en Hamleto.
tomboloko. Loko, kie iu estas enterigita: la mirindaj tombolokoj de Egiptujo Z.
tomboŝtono Vd ŝtono.
eltombigi. Elpreni mortinton el ties tombo (ekz. por juĝista nekropsio ktp).
entombigi. Meti iun en tombon: kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio X; li estis entombigita viva; (f) la brando entombigas la angilon Z (digestigas). ☞ sepulti.
sentomba. Ne ricevinta tombon: la kadavroj kuŝis sentombaj sur la batalkampo.
transtomba. Apartenanta al, venanta el la regiono trans la morto: transtomba aperaĵo; (f) per ia transtomba voĉo.
amastombejo. Tre granda foso, en kiun oni enterigas multajn kadavrojn (ekz. en tempo de epidemio, milito ks).