← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15217

★ŝton/o

ŝton/o
Natura, malmola petra aŭ minerala maso, ĝenerale negranda k movebla: sur la tero kuŝas ŝtono Z; trafis falĉilo sur ŝtonon Z (pf); forpreni la ŝtonojn de kampo; ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas Z (pf); kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos X; li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo N; ŝtono de falpuŝiĝo Z (pf); iu ĵetis ŝtonon tra la fenestro Z; per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras Z; kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj Z (pf); kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon N. roko, bloko, gruzo, sablo.
(f) Tia maso, rigardata kiel simbolo de ĝeno aŭ sensentemo: gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto Z; ŝtono defalis de mia brusto, kiam mi legis, ke […] Z; ĵeti ŝtonojn sur ies vojon; havi ŝtonon por koro K; tion kompatus eĉ la ŝtonoj!; kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon? N; mi diras al vi, ke, se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios N.
Tiaj masoj, rigardataj kiel substanco aŭ materialo (plejofte kun loka aŭ uza difino). Sin. petro (pli malofte mineralo): ŝtono el Portlando, el Parizo; gipsoŝtono, kalkoŝtono, sabloŝtono; artefarita ŝtono (farita el kuncementita ŝtonpulvoro); Π tempaĝo de la splitita, de la tajlita, de la polurita ŝtono.
Granda peco el tia substanco, kruda aŭ hakita, uzata kiel religia, politika aŭ socia memorigilo: la starantaj ŝtonoj de Karnako (menhiroj); la ŝtono de Kaabo; ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio X; la domo de Izrael, iliaj pastroj k profetoj, kiuj diras al ŝtono: Vi min naskis! X; li estis oferota sur la ŝtono de sango en la arbareto Z; tomboŝtono; la ŝtono de Moab; mejloŝtono.
Peco el tiu substanco, kun difinita taŭga formo, uzata por la homaj bezonoj k precipe por konstruado: la kastelo estis konstruita el ŝtonoj Z; masonaĵo el kvadrataj ŝtonoj; Majstro, jen kiaj ŝtonoj, kiaj konstruaĵoj! N; ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono N; mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj X; se vi faros al mi altaron, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj X; bosa ŝtono (ŝtono orte hakita, prezentanta sur la antaŭa faco kvadratan bendon ĉizitan k lasanta elstari la boson); tranĉita ŝtono (konstrua ŝtonpeco, al kiu oni donis la geometrian formon, postulatan de ĝia loko en la muro aŭ volbo); bazangula ŝtono X (angulŝtono); ŝtono de muelilo, de akrigilo, malnova tomba ŝtono Z. (f) ĉiu alportas sian ŝtonon por la konstruo Z.  ŝtonhakisto, ŝtonrompilo, ŝtontajlisto.
Malgranda peco el tiu substanco, rimarkinda pro apartaj, valoraj ecoj: multekosta ŝtono (gemo); prenu du oniksajn ŝtonojn X; gravurita ŝtono; li ne elpensis la filozofian ŝtonon Z, la ŝtonon de la Saĝuloj Z (kiu ŝanĝis ĉiujn metalojn en oron); infera ŝtono (arĝenta nitrato).
Populara nomo de iaj sekreciaĵoj, havantaj formon aŭ malmolecon de ŝtono: li suferis la operacion de la ŝtono ( kalkuluso;  litotomio); ŝtono en piro ( sklera).
ŝtona
Konsistanta el ŝtono(j): ŝtona statuo; ŝtona muro; Amenofis trovis la urbon argila k lasis ĝin ŝtona B; profunda ŝtona kelo Z; blanka ŝtona bulvardo B; la ŝtona Gasto (de Donjuano).
(f) Tiel sensentema, kiel ŝtono: ŝtona koro Z; ili dormis ŝtonan dormon B.
ŝtonaĵo. Io el ŝtono, i.a. roko el ŝtonoj.
ŝtonego. Roko.
ŝtoneto. Malgranda ŝtono: sablo, miksita kun ŝtonetoj; la Malgranda Fingro delasis post si ŝtonetojn sur la vojo; (f) malhonesta pano estas bongusta por homo, sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj X. gruzo.
ŝtonigi. Transformi en ŝtonon, masive aŭ supraĵe. Sin. petrigi: la kapo de Meduzo ŝtonigis tiujn, kiuj ĝin rigardis; (f) tiu novaĵo lin ŝtonigis.
ŝtoniĝi. Transformiĝi en ŝtonon: dissolviĝis la ŝtoniĝinta figuro de Inger Z; ŝia vizaĝo aspektis kiel ŝtoniĝinta Z; (f) la supera pastro ŝtoniĝis de mirego B; oni metis la ŝtoniĝintan malvivulon en la ĉerkon B. Sin. petriĝi.
ŝtonumi (tr) Mortigi, priĵetante per ŝtonoj: la ŝtonumado estis la hebrea maniero de ekzekutado. krucumi.
ŝtonhava. Enhavanta ŝtonojn: ŝtonhava grundo.
ŝtonplena. Enhavanta multajn ŝtonojn: ŝtonplena vojeto.
senŝtonigi. Senigi je ŝtonoj: senŝtonigi mian vinberĝardenon X.
surŝtona. Farita sur ŝtono: surŝtona surskribo, desegno.
unuŝtona. Konsistanta el unu sola bloko el ŝtono: unuŝtona obelisko.
aerŝtono. Aerolito.
angulŝtono 🏠 Fundamenta ŝtono de konstruaĵo, ceremonie metita (ofte kun enskribo) ĉe la angulo de muro, tiel ke ĝi difinas la ĉefajn liniojn de la konstruaĵo k formas ĝian bazon.
betonŝtono. Brikforma artefarita ŝtono el betono por domkonstruo: truhava betonŝtono (konstruŝtono el betono, kun vertikalaj truoj por la izolado kontraŭ malvarmo).
fajroŝtono. Speco de tre malmola silikŝtono, kiu, frapite per fero aŭ fererco, elĵetas fajrerojn: la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis Z.
fontoŝtono. Rimedo de publika provizado de akvo, per tubo aŭ krano eliranta el ŝtonbloko, kiaj troviĝas en stratoj, stacidomoj k.a..
galŝtono. Kalkuluso, formiĝinta en la galveziko.
gutoŝtono. Petro, devenanta el konstanta gutado de mineralriĉa (ĝenerale kalcikarbonata) akvo: stalagmito k stalaktito estas gutoŝtonoj.
konstruŝtono. Ŝtonpeco taŭga por konstrui aŭ masoni.
lavoŝtono. Kavigita ŝtono (poste ankaŭ cementaĵo k.a.), en kiu oni lavadas la telerojn ks en kuirejo.
limŝtono. Ŝtono, plantita en grundo, por difini la limojn de kampo, bieno ks: malbenita estu, kiu forŝovas la limŝtonojn de sia proksimulo, diris Moseo; la Romanoj tiel respektis la limŝtonojn, ke ili faris el ili diojn.  Termino.
lunŝtono Formo de adulario, uzata kiel juvelŝtono.
markŝtono. Ĝenerala vorto, por la ŝtonoj, pli-malpli hakitaj k tranĉitaj, uzataj por fiksi punkton sur areo (limŝtono, mejloŝtono ks).
mejloŝtono Vd mejlo.
muelŝtono. Unu el la du ŝtonaj diskoj, inter kiuj la greno mueliĝas: neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon X; estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo N; la muelŝtonoj de Dio mueladas malrapide, sed fajne.
platŝtono. Slabo.
randŝtono. Hakita ŝtono, apartiganta la ŝoseon disde la trotuaro en strato aŭ avenuo.
rulŝtono. Ŝtono, erodita k rondigita pro interfrapado kun aliaj ŝtonoj, transportitaj de vento aŭ akvo: Π tajlita rulŝtono. ĉopero.
salŝtono. Evaporito.
sapŝtono. Steatito.
tomboŝtono Z. Slabo, kovranta tombon aŭ starigita ĉe ĝi.
turnoŝtono. Krude hakita ŝtono, metita ĉe punkto, kie veturiloj devas ĝiri: la du turnoŝtonoj de Roma cirko; turnoŝtono ĉe la pordego de malnova domo.
tuŝoŝtono. Var. de nigra jaspo, servanta por elprovi oron aŭ arĝenton.
volboŝtono 🏠 Ĉiu el la prismaj pecoj de volbo aŭ arkaĵo. ŝlosilo.