PIV 2026 · Artikolo 2011
bloko
Derivaĵoj en la artikolo 17
bloko
1 peza unupeca maso de malmola materio: bloko el ŝtono bloko el marmoro bloko el ligno
2 granda dika peco el ligno, metalo k.s., uzata kiel firmaĵo sur kiu oni hakas, tranĉas, batas ktp aliajn aferojn: haketi brullignon sur bloko bloko de amboso ➞ beko 1, korno meti sian kapon sur la blokon de ekzekuto ➞ ŝtipo.
3 tutaĵo, kies elementojn oni ne povas disigi: bloko da platoj en akumulatoro (analoge) bloko da veturiloj tiel multaj, ke ili ne povas antaŭeniĝi (figurasence) tiuj proponoj formas blokon
4 KOME aro de paperfolioj parte kungluitaj aŭ kuntenataj, de kiu oni povas laŭvole deŝiri foliojn: bloko de kalendaro bloko de ĉekoj bloko de vojaĝkuponoj ➞ stumpo.
5 POLI EKON unuiĝo el politikaj partioj aŭ ŝtatoj por atingi difinitan celon: bloko de la maldekstraj partioj punda bloko dolara bloko rubla bloko da landoj, kies monunuoj dependas respektive de la pundo ktp
6 TEKS longa ĉ. 30-metra strio da ŝtofo, kunvolvita ĉirkaŭ stango aŭ tabulo, por faciligi manipuladon en butiko: disvolvante antaŭ la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo Z
7 TEKN relative memstara parto, kies aparta funkcio estas precize difinita, por ke oni povu projekti ĝin aparte kaj poste kunmeti en sistemon: interfaco inter blokoj anstataŭigi difektitan blokon Sin. sistembloko.
bloki tr
1 bari ion per bloko: la falinta ŝranko blokis la pordon (analoge) la manifestacio blokis la straton la manifestacio blokis la trafikon
2 absolute senmovigi ion: bloki la radojn de aŭto blokita bremso
3 ARME ĉirkaŭsieĝi lokon per seninterrompa gardo por malhelpi la eniradon kaj eliradon de homoj kaj varoj: bloki fortikaĵon bloki urbon bloki havenon
4 EKON malhelpi la spezadon, la cirkuladon de biloj k.s.: bloki la konton de ano de malamika ŝtato bloki la pagojn bloki la mendojn bloki la kreditojn
5 FERV teĥnike malhelpi enveturon de trajno en sekcion ankoraŭ okupatan de alia trajno.
6 TIPO provizore anstataŭigi mankantan tipon per alia renversita tipo: bloki la ĉapelitajn literojn bloki nelegeblan vorton
7 KOMP malebligi al iu aŭ io aliron al konekto, komputila servo aŭ konto k.s.: la registaro decidas bloki la aliron al la sociaj retoj MD krimuloj, kiuj blokis komputilojn kaj promesis liberigi ilin post pago de iu sumo RRo mi provis sendi al li mesaĝon, sed li blokis min
blokado ago de iu aŭ io blokanta:
1 blokado de aŭtovojo pro kolizio de kamionoj, pro neĝamaso
2 blokado de maŝino MEDI (analoge) blokado de la koro perturbo de la miokardia kontrahiĝo, en kiu la ventriklo kontrahiĝas laŭ alia ritmo ol la atrio
3 ARME levi ĉesigi la blokadon rompi la blokadon HIST la kontinenta blokado ordonita de Napoleono kontraŭ Anglujo
4 EKON blokado de la prezoj blokado de la salajroj
blokilo ELEK TEKN meĥanika aŭ elektromagneta aranĝaĵo por teni aparaton en difinita pozicio.
betonobloko KONS peza unupeca maso da betono, servanta kiel staranta fiksita maso, kontraŭpezo aŭ bazo de konstruaĵo.
cilindrobloko TEKN tuto de la cilindroj de motoro, kune kun la malvarmiga mantelo.
ĉevalobloko ligna aŭ ŝtona bloko, sur kiun oni metas la piedon por pli facile surseliĝi.
domobloko aro de domoj konstruitaj sen interspaco, ordinare limigita de kvar stratoj. ➞ kvartalo, domkomplekso.
kulasbloko ARME bloko, kiu fermas la aperturon de kulaso.
malbloki ĉesigi la blokadon de io: malbloki la gvidsistemon de la raketo malbloki kontingenton de sukero malbloki kreditojn
motorobloko VETU tuto de la motoro, kluĉilo kaj rapidumskatolo, muntitaj sur unu sola framo.
notobloko bloko el facile apartigeblaj paperfolioj, servanta por skribi notojn.
rulbloko
1 pulio.
2 mallonga cilindro el ŝtalo, uzata por faciligi per sia ruliĝado la ŝovadon de du pecoj unu sur la alia.
sistemobloko bloko 7.
skizobloko kajereto, sur kiu pentristo faras skizojn.
stiftarobloko MUZI en piano la bloko el tre malmola ligno, en kiun estas plantitaj la agordostiftoj.
ŝtonbloko bloko el ŝtono: la grandaj ŝtonblokoj pendis super ili en plej fantaziaj formoj Z
tubobloko ELEK TELE betona bloko kun unu aŭ pluraj cilindraj kavoj destinitaj ricevi kablon, metota subtere (unu apud alia) kiel elemento de subtera dukto.