PIV 2020 · 1779
★bek/o
① ★bek/o
1 ♉ a) Tuto de la du sendentaj makzeloj de la birdoj, portanta kornecan tegaĵon anst. dentoj: birdo kantas laŭ sia beko Z (ĉiu sekvas sian naturon); longa k maldika beko de insektovora birdo. b) Simila organo de testudoj k ornitorinko. ➞ beknutri.
2 🍁 Longa, pli-malpli mallarĝa elstaraĵo de organo: beko de sporo, de sporujo, de silikvo de brasikaco (daŭra stiluso). ➞ geranio.
3 Ⓣ Ekstremaĵo de kelkaj objektoj, similforma: beko de skriboplumo; martelo kun fendita beko; bekoformaj ŝuoj Z.
beki
1 (tr) Piki per beko: beki grajnojn Z, la trunketojn de la herboj Z.
2 (ntr) Kanti: se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas Z.
kunbekiĝi
1 Sin reciproke piki per beko.
2 Interkisi.
ĉapobeko. Viziero.
flavbekulo B. Juna senspertulaĉo.
krucbekulo ♉ Loksio.
martelbeko Vd martelo.
ŝipbeko
1 ⚓ Pruo.
2 Direkto de la akso de ŝipo, montrata de ĝia pruo: direkti la ŝipbekon al […].
3 Rostro.