PIV · 4829
★fring/o
★fring/o ♉
1 G. (Fringilla) de birdoj el la ordo de paseroformaj, kun mallarĝa malsupra duonbeko k fendita vosto. ☞ fringelo.
2 La ordinara sp. (F. coelebs) de tiu g., kun du blankaj strioj sur la flugiloj, verda post dorso, blua kapo k rustruĝa brusto.
fringedoj. Fam. (Fringillidae) de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas fringo, karduelo, kokotraŭsto, loksio, pasero, pirulo k.a..
montofringo. Sp. de fringo (F. montifringilla) kun blanka postdorso.