← Reen al C

PIV 2020 · 2530

★cikoni/o

cikoni/o G. (Ciconia) de grandaj, longakruraj birdoj kun longa, rekta, pinta beko; ofte nestas sur tegmentoj: ĉiuj cikonioj kolektiĝis, por ekflugi antaŭ la vintro al la varmaj landoj Z; en okcidenta Eŭropo, oni kredigis al la infanoj, ke la novenaskitojn alportas cikonio.
cikoniformaj, cikonioformaj. Ordo (Ciconiiformes) de birdoj, al kiu apartenas i.a. cikonio, ibiso, fenikoptero k la novmondaj vulturoj (katartedoj).