PIV 2026 · Artikolo 2531
★cikorio
★ cikorio BOTA unu-, du- aŭ plur-jara herbo, kun folioj plejparte en elbaza rozeto kaj kun langetfloraj kapituloj ĝenerale bluaj; el Eŭropo, la mediteranea regiono kaj Etiopujo. genro Cichorium ➞ asteraco, endivio, skarolo.
amara cikorio cikorio, kun sovaĝa formo medicine uzata kaj kun kultivata formo, kies rostitaj radikoj estas uzataj por miksaĵo kun kafo aŭ por infuzaĵo, kaj kies iom amaraj folioj estas uzataj por salato. specio Cichorium intybus
brusela cikorio kultivoformo de amara cikorio, kun longe pomforma foliaro, kiun oni etioligas kaj manĝas kruda aŭ kuirita.