← Reen al B

PIV 2020 · 1944

★bird/o

bird/o
Dupieda, flugilhava, ovonaska vertebrulo, kovrita de plumoj: sovaĝa, hejma, korta birdo; la birdoj kantis Z, pepadis Z; birdo kantas laŭ sia beko Z; homo naskiĝas por suferoj, kiel birdoj por flugado supren X; birdo falas en la kaptilon X; kia la birdo, tia la kaĝo Z ( regali); ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento Z (neefektivigita revo); tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo X; virbirdo k birdino; birdogluo, birdotimigilo. kovi, nesto.  birdaraneoj.
(f) Ridinde afekta aŭ stranga homo: bela birdo Z (dando).
birdoj Klaso de vertebruloj kun la ĉi supraj karakterizaĵoj (Aves).
birdaĵo 🍴 Manĝaĵo el la karno de birdo: birdaĵo en juglanda saŭco.
birdejo. Aparta konstruo, destinita al la bredado de rimarkindaj birdoj.
birdeto. Malgranda birdo.
birdido. Ido de birdo.
dentbirdoj 💀 Superordo (Odontognathae) de fosiliaj birdoj kun dentoj en la buŝo.
duelbirdo Birdo (unuspecia g. Philomachus pugnax) el la ordo de karadriformaj, fam. de skolopedoj, kies virbesto printempe portas plumkolumon servantan kiel imponilon dum bataloj.
fajrobirdo. Fenikso.
figbirdo Sp. (Sphecotheres flaviventris) de birdoj el la ordo de paseroformaj, fam. de orioledoj, vivantaj en Aŭstralio k SE-Aziaj insuloj, manĝantaj karnajn fruktojn.
grilbirdo. Lokustelo.
kanbirdo. Akrocefalo.
kardinalbirdo (kn) Amerika birdo el la g-oj. CardinalisParoaria, ordo de paseroformaj, fam. de fringedoj, kun tute aŭ parte skarlata plumaro.
katbirdo N-Amerika birdo (unuspecia g. Dumetella carolinensis) el la ordo de paseroformaj, parenca al muŝkaptulo, karakterizata de malforta beko.
kokobirdoj. Galinoformaj (birdoj).
kortobirdo. Doma birdo, bredata por homnutrado aŭ ovoproduktado.
logbirdo. Kaptita birdo, kies krioj aŭ kantoj estas uzataj por logi samspeciajn birdojn al la proksimeco de ĉasisto, al reto aŭ al glukaptilo.
mokbirdo Sp. de birdo (Mimus polyglottus), S- k C-Amerika, el la ordo de paseroformaj birdoj, parenca al turdo, grizkolora, konata pro sia kapablo imiti la sonojn de aliaj animaloj.
musbirdoj Ordo (Coliiformes) de Afrikaj birdoj kun tre longa vosto, kiuj povas turni la unuan k la kvaran piedfingrojn antaŭen k malantaŭen.
muŝbirdo. Kolibro.
naĝbirdoj. Vulgara nomo de la anseroformaj birdoj.
rabobirdoj. Vulgara nomo de la falkoformaj birdoj k katartedoj: ĉio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj X.
noktaj rabobirdoj. Vulgara nomo de la strigoformaj birdoj.
paradizbirdo. Paradizeo.
stilzobirdoj Z. Vadbirdoj.
ŝtormobirdo. Procelario.
tropikbirdo. Faetono.
teksbirdo. Ploceo.
vadbirdoj Grupo de birdoj (eksa ordo) de longakruraj birdoj, vivantaj ĉe la akvo, ampleksanta la nunajn ordojn cikoni-, gru- k karadriformaj. Sin. stilzobirdoj.
ventbirdoj Ordo (Procellariiformes) de birdoj kun du naztuboj sur la beko, tre lertaj flugantoj vivantaj sur maro. procelario, albatroso.