PIV 2020 · 10943
★nest/o
★nest/o
1 Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de kelkaj insektoj k fiŝoj por demeti siajn ovojn k kovi la idojn: al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto Z; la junaj cikonioj konstruis nestojn Z; ripari la neston Z; trovi neston X; nesto de musoj; (analoge) ne taŭgas du ursoj por unu nesto Z.
2 (f) Loko, rigardata kiel a) kovejo de malbonfaraj estaĵoj: ĉu tio ĉi estas la nesto de la drakoj? X (rifuĝejo de la rabistoj); ĉu ĉi tiun domon vi rigardas kiel neston de rabistoj? Z; b) hejmo, propra loĝejo: ankaŭ al mia nesto venos iam la festo Z; la edzo aranĝis por ŝi molan, varman neston Z; fari sian neston (daŭre sin instali ie).
nesti (ntr)
1 Konstrui al si neston: la birdoj en printempo, por ovojn meti, nestas K.
2 Loĝi en nesto: turoj, en kies truoj nestas paseroj Z; du agloj ne nestas kune G; (f) floroj nestas en la rokfendoj; en la koro, en kiu regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti! Z; konstrui neston k neniam nesti! K.
nestaĉo. Malriĉa, senkomforta loĝejeto: alta, nuda k malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo Z.
nestado. Ago de birdoj, kiuj konstruas neston.
nestiĝi, eknesti, ennestiĝi
1 Ekloĝi en nesto: hirundo eknestis sub mia tegmento; (f) la militfebro nestiĝis en lia kapo; vi ennestiĝis en kafejoj, bordeloj, drinkejoj Z.
2 (pp juna embrio de mamuloj) ⚥ Fiksiĝi en la uteran mukozon: ĉe homo nestiĝo de la embrio okazas 7−8 tagojn post la fekundiĝo.
gvatnesto. Observejo ĉe la supro de masto.
hirundnesto, salangannesto 🍴 Nesto de salangano, kuirarte preparita, el kiu oni faras ŝatatan supon: salagannesta supo.
ternesto. Loĝejo, kiun besto (kuniklo, talpo k.a.) kavigas en la tero.
ventnesto 🍁 Fefasko.