← Reen al T

PIV 2020 · 15325

★talp/o

talp/o G. (Talpa) de preskaŭ blindaj mamuloj el la ordo de insektovoruloj, vivantaj fosante en la tero: blinda, kiel talpo; la talpo faris sian viziton en sia nigra velura pelto Z.
talpa. Rilata al talpo: talpa felo; (f) malestime ignorante la talpan laboradon de s-roj Couturat k K io Z.
talpedoj. Fam. (Talpidae) de insektovoruloj, al kiu apartenas miogalo k talpo.
talpejo. Tuto de talpaj galerioj, elfositaj de talpo kun la teramaso, kiu rezultas el ĝia laborado: fari monton el talpejo (troigi la aferojn).