PIV 2026 · Artikolo 15324

talono

Litero T

talono
1 EKON ĉe ĉeko, kvitanco, registro k.s. parto, kiu restas ĉe la libreto k.s. post la apartigo de la transdonita parto, kaj kiu surhavas ordinare la samajn indikojn. Sin. stumpo 3.
2 LUDO aro de kartoj, kiuj restas sur la tablo post la disdono al ĉiu ludanto. ➞ kupono.