PIV · 2692
ĉek¹o
ĉek1o £ Pagordono, per kiu la subskribanto ordonas al sia banko, ĉe kiu li havas bonhavan konton, ke ĝi pagu ĉe vido la tie skribitan sumon al la nomita profitanto aŭ al ties ordono: pagi per ĉeko.
ĉekaro. Kajereto, konsistanta el difinita nombro da elŝireblaj ĉekoj: havi sur si sian ĉekaron. ☞ bilo, kambio, trato.
nekovrita ĉeko, senvalora ĉeko. Ĉeko, por kies pago ne estas bonhavo.
trastrekita ĉeko. Ĉeko, kiu, surhavanta du oblikvajn strekojn, estas pagebla ne per mono en la manojn de la profitanto, sed nur en la konton de la profitanto ĉe ties propra banko.
poŝtĉeko. Ĉeko, per kiu la subskribanto ordonas al la poŝtoficejo, ĉe kiu li havas bonhavan konton, ke ĝi pagu la skribitan sumon al la nomita profitanto.