← Reen al T

PIV 2020 · 15923

trat/o

trat/o Z Speco de kambio, per kiu iu persono, nomata tratanto, devigas alian personon, nomatan tratato, pagi ĉe difinita tago ian monsumon aŭ al la tie nomita prenanto (profitantoj) aŭ al la persono montrita per la ĝiro, aŭ al nenomita prezentonto: konsentita trato estas trato, kiu surhavas, krom la subskribo de la tratanto, ankaŭ tiun de la tratato, kiu tiel agnoskas sian ŝuldon k ligas sin por la difinitaj tempo k sumo de la pago; ĉevida trato. bilo, rimeso.
trati (ntr) Fari traton.