← Reen al Ĝ

PIV 2020 · 5593

ĝir⁸i

ĝir8i (tr)
£ Transpagi iun sumon el sia konto en la konton de iu alia: K-do B. ĝiris hodiaŭ per ŝtata banko la sumon de 200 eŭroj en la konton de SAT.
£ (ark.) = endosi.
Ŝanĝi la direkton de veturilo: vi tro abrupte ĝiris vian veturilon. halsi, turni.  ĝirindikilo.
Turni (dekstren aŭ maldekstren) la polarizan ebenon: dekstrenĝira, maldekstrenĝira substanco.
ĝiro. Ago ĝiri 1 k 2, k konsekvence, subskribo de ĝiranto.
ĝirado. Agado de ĝiranto: ĝirado de kambio; la U-formaj ĝiradoj estas malpermesitaj en kelkaj urboj.
ĝiraĵo. La ĝirita papero aŭ sumo.
ĝiranto. Tiu, kiu ĝiras.
ĝirato. La havonto de ĝirita papero aŭ sumo.
ĝirebla. Tia, ke oni povas ĝin ĝiri.
ĝirejo. Loko, kie la vojo pli-malpli forte kurbiĝas: tro rapide preni ĝirejon; danĝera blinda ĝirejo (kie la postĝireja parto de la vojo ne estas videbla); harpingla ĝirejo (kiu, en montaro, kunigas du sinsekvajn paralelaksajn pecojn de la sama vojo).
ĝirilo. Formulpapero por transpagi sumon aŭ ĉekon.