PIV 2026 · Artikolo 2691

ĉeĥo

Litero Ĉ

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. ĉeĥa
  2. Ĉeĥuj/o
  3. Ĉeĥi/o
ĉeĥo
1 ano de Ĉeĥujo.
2 ano de la slava ĉefgento de Ĉeĥujo.
➞ ĉeĥoslovako, slovako.
ĉeĥa rilata al ĉeĥoj, ilia okcidentslava lingvo aŭ Ĉeĥujo: ni manĝis en ĉeĥa restoracio pastaĵojn kiujn ni ŝatis SŠt Vlastimil Kočvara prezentis kelkajn poemojn ankaŭ ĉeĥe por konigi la ĉeĥan lingvon al hungaroj OE ➞ ĉeĥoslovaka, slovaka.
Ĉeĥujo, Ĉeĥio GEOG lando en Mez-Eŭropo, inter Aŭstrujo kaj Pollando. ĉefurbo: Prago Sin. Ĉeĥa Respubliko. ➞ Bohemujo, Moravio, Silezio; Ĉeĥoslovakujo, Slovakujo.