← Reen al R

PIV · 13392

respublik¹o

respublik1o Σ
Reĝimo, en kiu la suvereneco apartenas al pli aŭ malpli granda parto de la civitanaro, k en kiu la regnestra ofico ne estas hereda: oni distingas demokratiajn respublikojn, kiel en Ateno, k aristokratiajn respublikojn, kiel en Venecio; parlamenta respubliko; federacia respubliko.  monarkio, tiranio.
(kutime maj.) Regno kun tia reĝimo: la Franca Respubliko, la Federacia Respubliko Germanio.
respublika. Rilata al respubliko.
respublikano
Ano de iu respubliko.
En Usono, ano de la respublikana partio (defendanta precipe la interesojn de la grandkapitalistoj), kontraste al la demokrata.
respublikestro. Prezidanto de respubliko.
respublikisto. Partiano de la respublika reĝimo: unuiĝo de la respublikistoj kontraŭ la imperiestro.