PIV · 2955
demokrat²o
demokrat2o
1 Partiano de demokratia sistemo.
demokrata. Rilata al demokrato aŭ demokratio: demokrata partio (unu el la du plej gravaj usonaj politikaj organizaĵoj, kiu celas limigi la potencon de la grandkapitalistoj).
demokrataro. Tuto de la demokratoj, en unu lando aŭ en la mondo.
demokrateco. Pensmaniero, ideologio de demokratoj.
socialdemokrata, social-demokrata. Karakterizanta la partiojn, kiuj strebas kongruigi la socialismajn celojn kun la burĝa demokratio.
demokrati8o Σ Reĝimo, en kiu la decidpovo apartenas, aŭ pere aŭ senpere, al la popolo.
demokratia. Konforma al demokratio.
popoldemokratio ♜ Nomo donita dum la jaroj 50 de la 20a jc. al la politika sistemo de la landoj, regataj de socialisma koalicio kun superrego de komunista partio.
socialdemokratio. La socialdemokrata(j) partio(j).