PIV 2026 · Artikolo 17071
demokratio
Derivaĵoj en la artikolo 3
demokratio POLI reĝimo, en kiu la decidpovo apartenas, aŭ pere aŭ senpere, al la popolo: ili lernis la simplan difinon de demokratio: regado de la popolo, fare de la popolo, por la popolo GOO ➞ demokrato.
demokratia konforma al demokratio.
popoldemokratio HIST nomo donita dum la 1950aj jaroj al la politika sistemo de la landoj regataj de socialisma koalicio kun superrego de komunista partio.
socialdemokratio la socialdemokrata(j) partio(j).