PIV · 13393
★rest/i
★rest/i (ntr)
I - Senŝanĝe, daŭre esti:
1 (ie) en la sama loko: laŭdu la maron, sed restu sur tero Z; mi restos hodiaŭ dome Z; mi restas ĉi tie laŭ la ordono de mia estro Z; restu en la amaso, diris patro Z; ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino Z; (analoge) la princo restis sur la batalkampo (mortinta).
2 (iel) en la sama pozicio: dum kelke da sekundoj, ŝiaj palpebroj restis mallevitaj Z; li alpremis sian vizaĝon al la muro k en tiu situacio li restis, tremante Z; la tuta grupo restas kvazaŭ ŝtonigita Z; la ceteraj gastoj restas simple kiel kolonoj Z; li restis genue.
3 (kun, ĉe) en la sama okupo aŭ kompanio: restu tajloro ĉe via laboro Z; resti kun leono estas danĝere Z; agrabla estas gasto, se ne longe li restas Z; se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke Z; li ordonis al li resti sur la posteno B; ĉi tio restu inter ni!; (f) mi tamen restos ĉe mia opinio Z.
4 (ia) en la sama stato: ŝi iris tre singarde, por ke ŝiaj piedoj restu puraj Z; la tamburisto restis netuŝita, k li kantis plue Z; ŝi restis nun sola Z; la malgranda J. rilate sian instruistinon restis ĉiam ĝentila Z; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda Z; kiel estis, tiel restas Z; ĉio restos kiel antaŭe Z; lernado sen fruktoj ne restas Z; la unutaga regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj Z; li ne restos sen puno Z; en la fino de 1889 mi restis sen kopeko Z.
II - Ankoraŭ plue esti:
5 post kiam malaperis unu aŭ pluraj aliaj partoj: por malfrua gasto restas nur osto Z; restis absolute nenio, nek por mordi, nek por gluti Z; eĉ signo ne restis, kie urbo estis Z; dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵo Z; oni permesis, ke la arbo kun la nesto de la cikonio restu Z; restos nur fumo, vaporo, haladzo k cindro! Z; (f) vundo pasas, vorto restas Z; restas nur du semajnoj ĝis la kongreso; (speciale, pri heredaĵo) post la patro restis al ni malgranda dometo Z; ora braceleto, restinta post mia patrino Z.
6 post kiam la aliaj agoj estis faritaj: ĉe la rigardo, kiom fari restas Z; restas nur al mi morti Z; al la plejmulto restas nenio alia por fari, ol migri Z; al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta Z; restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon Z; al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj Z.
resta. Tia, ke ĝi restas: la resta sumo post la pagado de la ŝuldoj; Ⓚ resta likvo (post kiam la ĉefa konsistaĵo estis forigita per kristaligo). ☞ cetera.
resto. Tio, kio restas II: li volas aĉeti por ĉiam mian tutan reston de libereco! Z; ∆ resto de divido (pp divido de entjero per alia entjero).
restadi. Longe resti en iu loko, ĉe iu gasto ks: la tutan someron li restadis en Venecio.
restado. Estado en iu loko: ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado Z; post trimonata restado en la kvartalo B.
restejo, restadejo
2 ✞ Loĝejo de la ordenoj, fonditaj en la 16a jc: restadejo de jezuitoj.
restaĵo. Io konkreta, kio restas: la restaĵoj de la iamaj tegmentoj estis kovritaj de musko Z; restaĵoj de vespermanĝo; restaĵo de forbrulinta kandelo; vendu la oleon k pagu vian ŝuldon, k vi vivos per la restaĵo X; aŭskultu min, domo de Jakob k la tuta restaĵo de la domo de Izrael X; tio estas restaĵo el la tempoj barbaraj Z; tie la restaĵoj (kadavro) de la faraono atendis la lastajn ceremoniojn B; Ⓚ restaĵo de karburado; cindro estas restaĵo de lignobrulado. ☞ reziduo.
restigi
1 Lasi, ke iu aŭ io restu ie: eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon X; ŝi deziris restigi ĉe si la malgrandan Gerdan Z; se ŝi taŭgos, ili ŝin restigos ĉe si Z.
2 Lasi, ke iu aŭ io restu ia: du partojn (el la Moabidoj) li mezuris por mortigi, k unu, por restigi vivaj X.
3 Lasi, ke io apartenu al iu: nur prunti, ne restigi al si! Z; libroj estis ĉio, kion lia patro restigis al li Z; la domon ŝi restigis al ni kiel heredaĵon Z.
4 Lasi stari, ne forigi, konservi: la venonta tago restigos al ili nek radikon nek branĉon X; la akridoj formanĝis ĉion, kion restigis la hajlo X; se la aŭtoro antaŭ la presado sendus al mi la manuskripton, mi tiun ĉi regulon ne restigus Z; se vi deziras restigi al la Oficejo ĝian privatan karakteron […] Z.
postresti. Resti, post kiam la cetero malaperis: kelkaj malnovaj madrigaloj postrestis sur paperoj flavaj K; la postrestaĵo de la rikolto; la postrestantoj de retiriĝinta armeo.
fandrestaĵo. Substancoj, kiuj restas solidaj post la fandiĝo de minaĵoj.
poŝtrestante Z. Surskribo sur letero, por ke ĝi estu liverata al la adresato nur en la poŝtoficejo.
sanktrestaĵo Θ Relikvo.