PIV · 13436
rezidu/o
rezidu/o
1 ⊕ Restaĵo el petroj, pasintece elmetataj al la agado de eksteraj fenomenoj, nek transportita nek sedimentita: rezidua arkozo, rezidua argilo (el argila reziduo de dissolvitaj kalkpetroj).
2 Ⓚ Restaĵo.
3 ⚖ Tio, kio restas el heredaĵo, post pagado de la ŝuldoj, impostoj k legacoj.
4 £ Tiu resto el kalkulo, kiu ne estas klarigita k motivigita: rezidua eraro.
5 ∆ (pp holomorfa funkcio k punkto a) Nombro, kiu indikas, kiomoble oni devas subtrahi 1 / (z − a), por ke la diferenco havu malderivaĵon en punkciita ĉirkaŭaĵo de a.