← Reen al H

PIV · 5872

★hered/i

hered/i (tr)
Laŭleĝe ricevi propraĵon post mortinto: li heredis grandan riĉaĵon Z; heredi de amerika onklo B; la filo de tiu sklavino ne heredos kun mia filo X; domo k havo estas heredataj post gepatroj X.
(f) Ĝui post siaj parencoj aŭ antaŭuloj, aŭ same kiel ili: feliĉon oni ne heredas nek cedas Z; honoron heredas saĝuloj X; la humiluloj heredos la teron X; heredita moro, kutimo
Ricevi de la gepatroj difinitajn ecojn preskaŭ ekskluzive pere de genoj: heredi bluajn okulojn. kromosomo.
(ark.) Ricevi patologiajn mikrobojn de la patrino: heredi tuberkulozon, sifilison.
hereda
Akirita per heredo: hereda donaco Z; hereda domo; hereda religio Z; tradicio hereda en nia gento Z; hereda malsano.
Rilata al heredaĵo: heredaj impostoj; hereda rajto, proceduro. fikontaĝi.
Tia, ke oni povas ĝin heredi: hereda bieno Z, havo Z; konateco ne estas hereda Z.
herede. Per, por, kiel heredaĵo: herede aparteni al iu Z; transdoni ion herede al iu Z; ni ne devas herede nutri por senfinaj generacioj intergentan disecon Z.
heredo
Ago, per kiu oni fariĝas heredanto: ne fidu heredon, fidu posedon Z; por heredo Z; per heredo Z.
Heredaĵo: kun sia tuta posedo k heredo Z; riĉa heredo B; la gento, kiun li elektis al si kiel heredon X; (f) malpaco pro kredo fariĝas heredo Z.
heredaĵo. Tio kion oni heredas: nia heredaĵo transiris al fremduloj X; li prenis ĝin kiel heredaĵon Z; (f) heredaĵo el gloro, virto; tiu leĝo estas nur heredaĵo de la antaŭa registaro; ĝi estis heredaĵo el la tempo de la praavino Z. legacio, testamento, postlasaĵo, restaĵo.
heredanto. Tiu, kiu heredas: avarulo avaras, heredantoj malŝparas Z; jen mia domano estos mia heredanto X; universala heredanto ( tiu, al kiu estas testamentita la tuto de la heredaĵo); (f) la heredantoj de la Regno N; ŝuldo estas unua heredanto Z.
heredeco
Kapablo iĝi heredanto.
Ricevo (pp idoj) de la karakteroj de la generintoj, preskaŭ ekskluzive pere de genoj: Mendelo formulis la leĝon de heredeco; gena aŭ Mendela heredeco; la portantoj de la heredeco estas la kromosomoj k iliaj genoj; akirita, ĉelplasma heredeco.
(ark.) Ricevo (pp feto) de patologiaj mikroboj devenantaj jen de la patro (en la spermo), jen de la patrino (kun ovolo aŭ tra la sango): heredokontaĝo; heredosifiliso.
heredigi
(ion al iu) Transdoni herede: por heredigi al miaj amantoj esencan bonon X; (f) mi heredigis al mi viajn ordonojn X (rigardis kiel heredaĵon).
(iun pri io) Fari, ke iu heredu: bonulo heredigas la nepojn X.
heredigo
Ago heredigi ion.
Ago heredigi iun.
kunheredi. Heredi divide kun iu, aŭ iuj.
senheredigi. Senigi iun je la atendita heredaĵo: senheredigi maldankan filon; Karolo estas jam senheredigita! Z.