PIV · 15603
★testament/o
★testament/o ⚖ Deklaro, kutime skriba laŭ leĝe difinita formo, per kiu persono esprimas sian lastan volon rilate sian proprietaĵon: fari sian testamenton; li ĉion postlasis al ŝi per sia testamento; okaza komplimento ne iras al testamento Z. ☞ kodicilo, legaco.
Testamento ✞ Nomo («atestaĵaro») de ĉiu el la du partoj de la kristanaj kolektoj de sanktaj libroj: la Malnova (hebrea), la Nova (greklingva) Testamento. ☞ Biblio.
testamenti (tr)
1 Asigni aŭ ordoni ion al iu per testamento: li testamentis grandajn sumojn al la universitato de sia naskiĝurbo; kampulo siajn filojn voki sendis k testamentis: «En mia kampo kaŝas sin trezoro» K; testamenti, ke oni konstruu hospitalon.
2 (f) Postlasi, transdoni; tradicie ordoni: de unu generacio al la alia estis testamentata la respektego al tiu nomo.
testamenta. Rilata al testamento: testamentaj aranĝoj, malpermesoj; testamenta interpretado; testamenta registrado.
testamentaĵo. Legaco.