PIV · 1879
Bibli¹o
Bibli1o
1 Kolekto de libroj, parte komunaj por judoj k kristanoj; la
Hebrea Biblio, sankta libro de la judoj, entenas la Leĝon (☞ Torao), la Profetojn k la Skribojn, k konsistigas por la kristanoj la Malnovan Testamenton; la Nova Testamento, greklingva, estas nur kristana: E. posedas la tradukon de la tuta Biblio Z; la Sankta Biblio; ĵuri sur la Biblio.
2 Ekzemplero de tiu libro: la patro enskribis en sia Biblio: La dekan de Novembro naskiĝis […] Z; Biblio kun komentario; lede bindita Biblio. ☞ apokrifo, Septuaginto, Vulgato. ➞ Korano, Vedoj, pitako.
Biblia. Rilata al la Biblio: la E-ista Biblia Komitato Z; Bibliaj studoj; Biblia ekzegezo.