← Reen al J

PIV 2020 · 6942

jud³o

jud3o. Ano de gento, parte originanta el la antikvaj hebreoj k vivanta nun en Israelo k multaj aliaj landoj (Eŭropo, N Ameriko): la vaganta, la eterne migranta judo ( Ahasvero); Majmonido, Spinozo estis inter la plej famaj judoj; Hitlero decidis sisteman ekstermadon de la judoj.
juda. Rilata al judoj: vidu ilin, la malbenitan judan popolon! Z; judaj moroj.
judaro. Tuto de la judoj.
judeco. Aparta karaktero de la judoj.
judejo. Geto.
judismo. Religio k religia civilizacio de la judoj. antisemitismo.
Judujo
Ĝis la Babilona ekzilo, la pli S el la du hebreaj regnoj.
= Judeo. Izraelo.