PIV 2026 · Artikolo 6941

jubileo

Litero J

jubileo
1 KOMU festo, per kiu oni solenas gravan datrevenon de grava evento (ekz. la 25-an, 50-an, 60-an aŭ 100-an): la 25-jara jubileo de la tago de apero de Esperanto Z tiujare la esperantistoj celebris la arĝentan 25-jaran jubileon de sia lingvo RDo la ora 50-jara jubileo de geedzoj la tiel nomata diamanta jubileo de la reĝino Elizabeta 2a, kiu antaŭ 60 jaroj surtroniĝis PGu la kvarcentjara jubileo pri la eltrovo de Ameriko festi jubileon
2 BIBL ĉiu kvindeka jaro, en kiu estis ordonate liberigi la sklavojn kaj nuligi la ŝuldojn.
3 KRIS solena pekliberigo, kiun la papo konsentas al pilgrimantoj al Romo regule en ĉiu 25-a jaro kaj aldone en aliaj elektitaj jaroj.
jubilea rilata al jubileo: jubilea kongreso Z jubilea libro OE jubilea numero de revuo RE! BIBL en tiu jubilea jaro ĉiu revenu al sia posedaĵo MT
jubileulo iu, kiu festas sian jubileon: la tuta Esperantujo kore gratulas al la jubileulo RE!