← Reen al R

PIV 2020 · 13578

Rom/o

Rom/o. Ĉefurbo, en la antikveco, de la Imperio, en la nuntempo, de Italio (12°27′E, 41°53′N): kiam Roscio estis aktoro en Romo Z; tiam Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo k Sparto estos monaĥinejoj! Z; ne povas ĉiu homo esti pap’ en Romo Z.  Vatikano, latino.
Roma. Rilata al Romo: la Romaj monumentoj; la Roma kamparo; por esti Nerono, al vi mankas nur la Roma regno Z; la Roma politiko, disciplino, virto; la Roma Eklezio; (min.) Romaj ciferoj (I, V, X, L, C, D, M, kontraste al la Eŭropaj); 📖 (min.) Roma fasono, tiparo (klasika aŭ rekta).
Romano
Civitano de Romo: municipoj fonditaj de la Romanoj Z; (f) mi nun ne volas resti Dano, mi ankaŭ apartenas al la Romanoj Z.
Loĝanto de Romo: Epistolo al la Romanoj N.
(ark., maj.min.) Homo, parolanta latinidan lingvon: slavoj ofte posedas en E. pli bonan stilon, ol germanoj aŭ Romanoj Z.
Romana (maj.min.) Rilata al la antikvaj Romanoj: la Romana cemento (hidraŭlika); la Romana (latinida) fundamento de nia lingvo Z. Rim. Pro la eblaj konfuzoj kun roman estas pli bone konservi la komencan majusklon ĉe Romano, Romana.
Romio. La Roma imperio, starigita de Aŭgusto en 27 a.K., poste dividita de Teodozio en Orientan k Okcidentan imperiojn; la Okcidenta estis provizore restarigita de Karolo la Granda en 800.
Romia. Rilata al Romio: la Romia kodo, civilizacio, arto. romanika.
Romiano. Ano aŭ loĝanto de Romio: Saul-Paŭlo estis Romiano.
Romanigi. Trudi la Romajn vivmanierojn, civilizacion, juron, lingvon.
Romanismo. Civilizacio k mondkoncepto de la Romanoj.
Romanisto. Specialisto pri la latinidaj lingvoj.
Rom-Germana Nomepiteto de la imperio (962−1806), kiu entenis italajn k germanajn landojn, plejofte sub nominala aŭtoritato; ekde 1254, ĝi estis kvalifikata kiel «sankta».