PIV 2026 · Artikolo 5072

gaŭlo

Litero G

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. gaŭla
  2. Gaŭluj/o
  3. Gaŭli/o
  4. Cis/alp/a Gaŭluj/o
  5. Cis/alp/a Gaŭli/o
  6. Trans/alp/a Gaŭluj/o
  7. Trans/alp/a Gaŭli/o
gaŭlo HIST ano de grupo de antikvaj popoloj, kiuj parolis keltan lingvon kaj loĝis en Gaŭlujo. ➞ gaŭlo-romano.
gaŭla rilata al gaŭloj, ilia lingvo aŭ Gaŭlujo.
Gaŭlujo, Gaŭlio GEOG parto de okcidenta Eŭropo, responda pli-malpli al la nunaj Francujo, Belgujo, Luksemburgo, okcidenta Svislando, norda Italujo kaj la parto de Germanujo okcidente de Rejno; ĝin konkeris la Roma Regno en la 2-a kaj 1-a jarcentoj a.K.E. Gallia
Cisalpa Gaŭlujo, Cisalpa Gaŭlio tiu parto de Gaŭlujo, kiu respondas al la nordo de la nuna Italujo. Gallia Cisalpina
Transalpa Gaŭlujo, Transalpa Gaŭlio proksimume la nuna Francujo. Gallia Transalpina